Work

Kio okazis en la komunismaj landoj de meza kaj orienta Eŭropo?

Year: 2021
Type: article
Abstract: La unuaj klopodoj por revivigi la Esperanto-movadon post la dua mondmilito en centra kaj orienta Eŭropo renkontis multajn obstaklojn de la aŭtoritatoj. Tamen la subpremo ne estis absoluta en la komunista bloko; ĝi varias de lando al lando kaj dependas plejparte de ĉiu aŭtoritato. La morto de Stalin en 1953 ebligis eniri novan periodon por la esperantistoj. Laŭ pluraj kriterioj, la plej grava socia movado en tiuj landoj ĝis 1990 estis ĝuste la Esperanto-movado. Ekzistis pli da asocioj pri Esperanto ol asocioj pri homaj rajtoj, paco, medio, ktp. Krome la Esperanto-grupoj havis pli da internaciaj ligoj ol la aliaj. Kontraŭe, la 90aj jaroj vidis la disfalon de la Esperanto-movado en tiuj landoj, pro diversaj kialoj. Post sugesto de iuj hipotezoj tiurilate, la teksto finas emfazante la bezonon de plua esplorado en ĉi tiu studfako.
Language: Esperanto
Open Access status: bronze
OpenAlex ID: W4386412552
FWCI:
Cites: 9
Cited by: 1
Related to: 10